Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj

La 941-a E_elsendo el la 28.02.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa felietono kondukas al la suda Pollando, al la loko Olesno. Troviĝas tie unika, 15-jarcenta ligna sanktejo de s-ta Anna kun Maria kaj Jesueto. Ekde 2018 ĝi troviĝas en la listo de la polaj Historimonumentoj. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al novaj aĉetaĵoj de la Bilblioteko de la pola Sciencakademio en Gdansko. Ĝis la mezo de marto eblas ilin rigardi en la porokaza ekspozicio. Ni informas pri la nunjara eldono de la ĵus komenciĝanta varsovia festivalo Novaj Epifanioj. Hodiaŭ apartan atenton ni donas al la aperinta antaŭ 10 tagoj originala popmuzika unuopaĵo-muzikvideaĵo „La Pordo” de Ale Kosabela, kies originala versio troviĝas ĉe jutubo https://www.youtube.com/watch?v=Grk0w024Q2k. Ĝi disponeblas en diversaj bitaj formatoj ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop. Ĝi aŭdiĝas ankaŭ en nia elsendo. La E-komunumaj informoj koncernas literaturan konkurson de Bulgara E-Asocio, martan renkontiĝon de kubaj esperantistoj kaj junian Alp-Adrian Konferencon en Kroatio. La akompana interreta foto montras birdperspektivan bildon la stelforman preĝejon en Olesno. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstojn el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „Felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

La 940-a E_elsendo el la 25.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa E-elsendo ni prezentas historian interparolon kun Katalin Kováts el 2018, en kiu ni referencas al ŝiaj renomaj premioj, sed krome konatiĝas kun ŝiaj ideoj pri pli vasta prezentiĝo de E-artistoj dum UK-oj kaj kun novaj projektoj de edukado.net jam parte realigataj. La komencaj aktualaĵoj informas pri malkovro de enorme grandaj kuprotavoloj malkovritaj en la okcidenta Pollando, pri zorgo de poloj pri sia sano, pri bioelektronikaj pasportoj de ukrainanoj. La scienca temo traktas malkovron de neatendita komuneco inter loĝantoj de Afriko kaj Neandertala homo.
En nia elsendo ni prezentas la kanzonon de Paŭlo Moĵajev el lia KD „Pluke-Traduke” – „Kanto pri feliĉo”. La akompana interreta foto prezentas dolĉan fritaĵon, kiun apud benjetoj poloj frandas dum karnavalo, aparte dum la pasanta hodiaŭ antaŭkaresma mardo. Tradicie eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Ankaŭ la interparolo kun nia gasto aŭdiĝas eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

La 939-a E_elsendo el la 21.02.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa felietono referencas al la 95-jariĝo de la monumento de Pola Grensemanto en Kuritibo, Brazilo. En ĝi ni traktas pri poloj venintaj al Brazilo lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj por helpi la primastrumon de virgaj, malmulte enloĝataj terenoj de ĉi tiu lando. Krome verŝajne ne ĉiuj scias, ke la aŭtoro de la monumento João Zaco Paraná estis enmigrinta en Brazilon polo Jan Żak. En la komencaj kulturkronikaj informoj ni informas pri unika ekspozicio de vitraloj en Krakovo kaj pri nova ekspozicio dediĉita al reĝo Johano la 3-a Sobieski en Varsovio. La E-komunumaj informoj rilatas al la kunlabora projekto inter esperantistoj kaj pola Kościuszko-komitato iniciatita de Maria Majerczak kaj pri nova libro de Georgi Mihalkov „Ne forgesu mian voĉon”.
En nia hodiaŭa elsendo ni memorigas du malnovajn kantojn. „Neniu amos min” el la vinila disko >Brazilo kantas por pli bona mondo< aŭdiĝas en la plenumo de Aurora Miranda; Margreta Nikolova memorigas la bulgaran kanzonon „Amo de junmaristo”. La interreta foto prezentas la monumenton de Pola Grensemanto en Kuritibo.
Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „Felietonoj”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

La 938-a E_elsendo el la 18.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni proponas konatiĝi kun  pliaj sortoj de la herooj de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Ni prezentas ĝian 91-an fragmenton. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la eksportorezultoj de la polaj agrikulturaj-konsumaj produktoj en 2019; ni referencas informe  al la raporto pri la utiligo de elektronikaj komunikiloj fare de poloj. La scienca temo koncernas la proponon de usonaj sciencistoj pri la t.n. „inteligenta pansaĵo”, aparte grava por efike kuraci longiĝajn vundojn. En nia elsendo ni prezentas fragmene la kanzonon de Kajto el ĝia KD „Duope” „La lageto de mia vivo”. La interreta foto rilatas al la temo de la hodiaŭa scienca temo pri kuracado de longiĝaj vundoj.
Ankaŭ hodiaŭ eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj surpaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

La 937-a E_elsendo el la 15.02.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nian hodiaŭan felietonon pri Koninda Pollando ni dediĉas al la pasinta en la ĵusaj tagoj 100-jariĝo de la reveno de Pollando apud Baltikon. En la komencaj kulturkronikaj informoj ni parolas pri la jubileo de la atribuo de la urborajtoj al la varsovia kvartalo Praga kaj pri la baldaŭ komenciĝonta nunjara eldono de la festivalo de Barokaj Operoj.
La E-komunuma informo, sekve de Sezonoj,  rilatas al altranga distingo de la litova parlamento por la konata litova E-aktivulo Povilas Jegorovas.
En nia hodiaŭa elsendo ni citas muzike polajn kantojn kiuj akompanis la informon pri la varsovia Praga kaj nian felietonon. La interreta foto prezentas polan Baltikon.
Ankaŭ hodiaŭ ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj” kaj „Felietonoj”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

La 936-a E_elsendo el la 11.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna antaŭmikrofona gasto estas prof.-ino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la januara interlingvistka konferenco en Parizo kaj la ĵus finiĝinta (en februaro) Interlingvistika Sesio ĉe Adam Mickiewicz-Universitato. Ni ekscias informojn pri la septembra ekzamena sesio en Poznano kaj pri la okazonta tiam Interlingvistika Simpozio, ankaŭ pli konkretajn informojn pri la estonteco de la tieaj studoj.
Kadre de la komencaj aktualaĵoj ni prezentas raporton pri la foraj perspektivoj de la plena egaleco inter virinoj kaj viroj laŭ la ekonomia vidpunkto. La sciencaj temoj traktas la esplorojn pri la dependeco inter konsumado de malgrasigita lakto kaj obezeco; la alia temo rilatas al reaŭmatismaj malsanoj, kiuj suferigas ne sole grizaĝulojn.
Hodiaŭ ni proponas fragmente la kanzonon de Dolchamar „Solaj paroj” el la KD” Rebela Sono” eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto rilatas al la temo de unu el niaj sciencaj informoj pri tio, kiu lakto – plengrasa aŭ sengrasigita – decidas pri svelta silueto.
Ni atentigas, ke ankaŭ hodiaŭ eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj surpaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Eksterelsende aŭdiĝas ankaŭ en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” interparolo kun la gasto de nia redakcio. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

La 935-a E_elsendo el la 08.02.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Antaŭ nia mikrofono ni gastigas hodiaŭ d-inon Katalin Kovats el edukado.net, kun kiu ni interparolas pri la ĵus finiĝinta februara sesio de la Instruista Trejnado kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas Chopin-ekspozicion en kvar diversaj japanaj kulturcentroj kaj ekspozicion pri impresionista grafikarto nun daŭranta en Poznano. La E-komunumaj informoj rilatas ĉi-foje al Hispanio. I.a. temas pri la nova e-ista grupo kreiĝanta en Granada. En nia elsendo ni memorigas fragmente la kanzonon de Mourice Benin „Homa Blovo” el la KD „In-Spir” eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto rilatas al la ekspozicio en Poznano pri impresionistaj grafikaĵoj,  titolita „Nekonata impresionismo”. Kiel kutime ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. En la rubrirko „Antaŭ la mikrofono” aŭdeblas eksterelsende la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

La 934-a E_elsendo el la 04.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia elsendo ni hodiaŭ memorigas la arkivan interparolon de red. Anna Henn-Limont de antaŭ pli ol 20 jaroj kun László Szilvási pri la tiama stato de la interreta komunikado, kun aparta konsidero de eventoj kaj ret-info. Tio estu la okazo nepre viziti/reviziti la paĝojn de eventoj.hu La komencaj aktualaĵoj rilatas al la raporto de internacia organizaĵo Oxfam pri sociaj malegalecoj, al laboro socie utila de polaj gemonaĥoj, al ŝanĝiĝantaj butikumkutimoj post la enkonduko de komerce liberaj dimanĉoj. Per la sciencbultena temo ni alrigardas la demandon ĉu fraterkuloj konscie uzas planttigetojn por i.a. sia higieno. Hodiaŭ ni proponas fragmente la kanzonon de JoMo „La koloro de la amo”, devenantan el la KD „JoMo Slavumas” eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto prezentas fraterkulojn, kiuj estas la herooj de nia sciencbultena informo.
Ni memorigas, ke kiel kutime ankaŭ hodiaŭ eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Krome nia arkivejo enhavas centojn da malpli novaj audo-/legodokumentoj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Hodiaŭ ili alidoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

La 933-a E_elsendo el la 31.01.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa felietono pri koninda Pollando kondukas al la 17-jarcenta kastela-parka komplekso en Krasiczyn en la sud-orienta Pollando. Ĝian belecon eblas admiri ankaŭ virtuale i.a. ĉe la adreso: https://www.youtube.com/watch?v=JAaKMtt1zCU.
La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la prezento de la pola artisto Krzysztof Wodiczko en la Tokia Mori Art Museum kaj al la daŭranta en la pola Frombork ekspozicio koncentriĝanta pri la prezentoideo de portretita persono en la religia spaco; riĉa E-komunuma segmento liveras informojn pri la preparoj al la 43-a Esperantologia Konferenco dum la 105-a UK en Montrealo kaj la postkongresa Nitobe-simpozio. Ni informas krome pri la KELI-kongreso okazonta en aŭgusto en la pola Legnica (la sudorienta Pollando).
En nia elsendo ni memorigas fragmente du kanzonojn. „Via nomo” de Ĵomart kaj Nataŝa kaj „Duone” de Tierry Faverial el lia samtitola KD. La interreta foto prezentas la kastelon en Krasiczyn, pri kiu ni  hodiaŭ felietonas.
Kiel kutime ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj” kaj „felietono”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

La 932-a E_elsendo el la 28.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia elsendo ni proponas denove renkontiĝon kun E-literaturo. Ĉi-foje temas pri la 90-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj koncernas la hieraŭ pasintan 75-an datrevenon de la liberigo de la germana mortotendaro Auschwitz-Birkenau; la rezolucion de la Eŭropa Parlamento pri protekto de konsumantoj kontraŭ Artefarita Inteligenteco; pri grava polucio de Meditereaneo, pri kio raportis ARLEM. La sciencbultena temo rilatas al malkovro de pola sciencisto pri sunhorloĝoj – ĝis nun maltrafe identigataj – sur la antikvaj mozaikoj. Ni aŭdas fragmente la kanzonon de Julián Hernández el la kasedo „Ami kaj kanti Esperante”. La interreta foto bildigas la historian mozaikan mapon en Madaba, Jordanio kiu i.a. prezentas ne tuj rekonitan sunhorloĝon. Ni memorigas, ke kiel kutime ankaŭ hodiaŭ eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Krome nia arkivejo prezentas centojn da malpli novaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Hodiaŭ ili troviĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D